1. La plej maltrankvila limo estas la limo de vivnivela minimumo.
2. Ju pli da politikaj spicoj, des pli malbonaj menuoj por plebanoj.
3. Pashtistoj gvidas pashtatarojn al pashtejoj kaj potenculoj forpelas rifughantojn en rifughejoj.
4. La povrulo fidas proprajn manojn kaj sian chevalachon kaj la richulo fidas sian potencon kaj paradajn chevalojn.
5. Ju pli socio etne purighadas, des pli etike ghi malpurighas,
6. Regno kaj regnanoj devenas de la sama vortradiko, sed fakte ili multe diferencas.
|