1, Vidinte helikon limako pensis: "Ankau mi havas rajton je mia konka dometo".
2. "Mia kapo estas lumigita de mia postajho" diris lampiro.
3. "Dank' al chevalfortoj mi ripozas"ghojis ripozanta azeno.
4. Mi ricevis ghibon, char mi al chiuj submetas mian dorson" klarigis kamelo al animaloj.
5."Papavo, papavo ..." balbutis papageto. "Papago,papago" ripetadis papagpatrino.
6. Senlanigita shafo komentis: "Dank' al Dio, mi ne estas senhautigita"
|
VIRINOJ - VIROJ
· 1. Edzino similas al korda muzikilo: malfacile estas akordigi shin kaj facile malakordigi.
· 2. Viro kiu kuras post virina jupo facile perdas pantalonon.
· 3. Al iuj edzoj plachas, ke edzinoj tenas tri angulojn de hejmo, sed ne kvar angulojn de hejma monujo.
· 4. Unu pluso por nudistoj: ili ne povas farighi poshshtelistoj.
· 5.Ekzistas vidvinoj kiuj reedzinighus nek por regho, sed jes por reghlando,
· 6.Naturo estas kruela por tiuj geaghuloj kiam ili forgesas siajn Adamojn kaj Evojn el juneco.
|