· 1. La diferenco inter juneco kaj maljuneco estas … estas - diablon, mi denove forgesis.
· 2. Ju pli malmulte vi ellernas dum junagho, des pli facile vi forgesas tion dum maljunagho.
3. Grandaghuloj estas felichaj kiam ili povas rememori kiam ili estis .felichaj.
· 4. Chiiuj homoj scius chion se la triono de la homaro ne estas skleroza.
5. Sin mem amanta maljunulo havas ghistombe asekuritan amon.·
6. Pli frue aghaj generacioj transdonadis sciojn, spertojn kaj lertojn al junaj generacioj. Nuntempe pli kaj pli tiuj valoroj estas vendataj al ili,
|
Estimataj kaj karaj geesperantistoj,!
Mi malfermas "blog" por vi sub la titolo "CERBAJ IMPULSOJ" Tiu chi titolo jam aperis en mia libro en kiu trovighas miaj aforismoj. Mia intenco estas. ke mi sporade publikigu po kelkaj novaj aforismoj pri la sama temo kaj mi esperas , ke ili plachos al vi. kaj ke ili kauzos viajn reagojn. Samtempe mi invitas vin, ke vi publikigu viajn aforismojn kaj tiel nia aforisma rondo plinombrighos.
V I R I N O J
Pri la nudista plagho oni malplej rememoras la okulkoloron de la nudistinoj.
Iuj virinoj similas al meteoro: ilia luma postsigno rapide malaperas.
Plej rapide oni lernas fremdan lingvon en lito kun eksterlandanino.
En la varma sino infanoj kreskas kaj aghuloj velkas.
Sen edzino vi ne estas edzo kaj kun edzino vi estas limigite libera homo.
En la komenco estis Adama vorto kaj Eva repliko.
|