Pregled posta

Adresa bloga: https://blog.dnevnik.hr/cerbajimpulsoj

Marketing

VIRINOJ

Estimataj kaj karaj geesperantistoj,!
Mi malfermas "blog" por vi sub la titolo "CERBAJ IMPULSOJ" Tiu chi titolo jam aperis en mia libro en kiu trovighas miaj aforismoj. Mia intenco estas. ke mi sporade publikigu po kelkaj novaj aforismoj pri la sama temo kaj mi esperas , ke ili plachos al vi. kaj ke ili kauzos viajn reagojn. Samtempe mi invitas vin, ke vi publikigu viajn aforismojn kaj tiel nia aforisma rondo plinombrighos.

V I R I N O J

Pri la nudista plagho oni malplej rememoras la okulkoloron de la nudistinoj.

Iuj virinoj similas al meteoro: ilia luma postsigno rapide malaperas.

Plej rapide oni lernas fremdan lingvon en lito kun eksterlandanino.

En la varma sino infanoj kreskas kaj aghuloj velkas.

Sen edzino vi ne estas edzo kaj kun edzino vi estas limigite libera homo.

En la komenco estis Adama vorto kaj Eva repliko.

Post je objavljen 04.10.2008. u 12:02 sati.