· 1.Tempo kuracas kaj jaroj mortigas.
· 2.Ju pli da jaroj, des pli malmulte da lastaj tagoj.
· 3.Plej fortaj estas tiuj kiuj facile portas la sharghon de jaroj.
· 4.Tagoj rampas kiel helikoj, monatoj saltas kiel saltinsektoj kaj jaroj forflugas kiel papilioj.
· 5.Homoj ghojas okaze de jarshanghoj kaj ofte tristas okaze de monatshanghoj.
· 6.Chiu nova jaro devas esti timigita kiam ni atendas ghin per pafado.
|
1. Laboro kreis la homon kaj homoj faris senlaborantojn.
2. Se fihomo serchas homon, li estas sur la vojo farighi homo.
3. Kiu ofte saltas el sia hauto, li manprenas kun malpli da homoj.
4. Ho ve al popolo kiu laudas sian patrujon nur en himno.
5. Facile estas ekvidi popolan volon kaj malfacile estas vidi popolan mizeron kaj suferojn.
6. Superresto da laboristoj - manko da sagho.
|
1 En la vivo kun pensio ne bezonas serchi nigrajn makulojn, char ili mem pikas okulojn.
2. Rapide forpasas la unua, la dua kaj la tria vivagho.Post tiuj vivfazoj -.eterneco.
3.Pensiula vivo estas nomata ankau autuno de la vivo, sed tamen ne estas same vivi en septembro kaj en novembro de la vivagho.
4. Ne nur al pensiulo estas tre grava movebla havajho en busho. Ne multnombraj pagis por tiu havajho kiom por automobilo kaj tiuj fanfaronas, ke ili havas automobilon en siaj bushoj.
5. Pensiulaj geedzoj, kiuj enlitighas kiam iliaj kokinoj iras dormi, havas chiam freshajn ovojn.
6. En la ludo inter krea imagpovo kaj realo al grandaghuloj ordinare suferas la realo.
|