1. Multnombraj pensiulinoj estas miraklemaj: ili kreas miraklojn sur familiaj tabloj aparte dum la dua duono de monato..
2. Pensiuloj ne memoras kiel al ili elkreskis la unuaj. laktaj dentoj, sed ili tre bone scias kiel ili havigis dentprotezojn.
3. Oni devas pjejmulte instrui pensiulojn kiel ili povas travivadi.
4. Bone estas, ke plialtigo de pensioj sekvas plialtigon de vivelspezoj, sed la demando estas de kiu distanco.
5. Ju pli malplenaj estas pensiulaj fondusoj, des pli alta estas iliaj sangopremoj.
6. Maljunulaj pashoj ofte ne estas tiom malfacilaj kiel ilia monata pasho post pasho.
|
· 1.Kiam pensiulo farighas pensulo li perdas nur i.
· 2. Dum la Luno dikighas multaj pensiuloj monate maldikighas.
· 3.Dum multaj jaroj la homo portas la laborsharghon kaj kiel pensiulo li daurigas porti la jarsharghon.
· 4.Pensiuloj estas konviktitaj, ke tempo ne estas mono.
· 5. Pensiulaj vintraj problemoj plejbone estus solvataj lau ursa maniero.
· 6. En la batalo inter fantazio kaj realeco al pensiuloj regule suferas fantazio.
|