Pregled posta

Adresa bloga: https://blog.dnevnik.hr/cerbajimpulsoj

Marketing

Rimaj Impulsoj (2)

1. MUSKULOJ Ecx por brakoj/ ne estas faciligoj/ kiam la malaj flankoj/ montras siajn muskulojn.

2. VIRKAPROJ Per kapo al kapo/virkaproj inklinas/ cxar nur per batado/ili prudentaj farigxas.

3. HAKILO Hakilo havas / bonan laboran kaj malvarman armilan flankojn/sed plejtrankvila gxi estas / kiam enterigita gxi kusxas.

4. KOLROMPO Cxiuspeca danghero/ estas diabla/ ankaux tiu antikva/ jura nomata.

5. LABIRINTO En gxi ankoraux al Vi ne estas/ situacio implikita kaj komplika/ gxis kiam al vi ne ehxas/ ve, ho ve!

6.RIVERENCO Gxi estas esprimo de estimo/ kie ajn vi estas trovita/ kaj aparta estas en odorfumo/ kaj en silko brodita.

Post je objavljen 01.10.2013. u 21:11 sati.