Pregled posta

Adresa bloga: https://blog.dnevnik.hr/cerbajimpulsoj

Marketing

Impulsoj el amaskomunikiloj (2)

1.SOCIAJ STRUTOJ diferencas de strutoj.char ili vivas lukse ,sed ili ankau enshovas siajn kapojn en sablon por ne vidi povrulojn kaj ilian socian dezerton.

2.DOZI LIBERON en poemoj kaj kantoj libero estas bela, kara kaj dolcha, sed naciaj kaj eksterlandaj potenculoj chiam dozis liberon al popoloj.

3.LA BALOTADA INGHENIERIO maniero per kiu oni atingas ke vochdonoj de pozitiva malplimulto rezultu pli valora ol negativa kaj sindetena plimulto.

4.SHANGHO DE POLITIKA OPINIO dependas de fleksebleco de politika spino kaj kolaj vertebroj kaj tiel farighas politikaj kapjesuloj.

5.LA CERBA STRIKO diference de la laborista striko la cerba striko forkondukas en sakstraton.

6.TRANSFORMIGHI EN VEKRIO postuloj de la strato hodiau transformighas en la sama iama vekrio: panon kaj laboron.



Post je objavljen 06.03.2012. u 20:46 sati.